Takto (delikateco)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Takto. |
En homa komunikado takto estas delikateco, la kapablo en kontakto kun aliaj homoj konsideri ties situacion kaj respekti ties memestimon sen provoki aŭ hontigi ilin.
- (figure) Kapablo sagace juĝi kaj konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon kaj delikatecon: en tiu malfacila okazo li montris grandan takton, li estis taktoplena; dum en ĉiuj internaciaj kongresoj la neŭtraleco estas simpla afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principoZ.
Deveno
[redakti | redakti fonton]Takto kiel delikateco estas figura apliko de la termino el takto en muziko: konvena al la ritmo de la tuta orkestro.
Takto en diversaj kulturoj
[redakti | redakti fonton]Kio konvenas kaj kio ne, pri tio estas tre diversaj sintenoj en diversaj kulturoj. Tial - por agi taktoplene - necesas scii, kio estas takta en aliaj kulturoj. Vidu: Interkultura komunikado